MAUC _______________ historio _______________ arta verkaro _______________ ekspozicioj _______________ virtuala vizito _______________ arkitekturo _______________ forumo _______________ interparolo _______________ projektoj _______________ arta stipendio _______________ metiejoj _______________ serĉo _______________ ligiloj _______________ informilo _______________ poŝtkarto _______________ kultura apogo _______________ mapo ties paĝo _______________ kreditoj _______________ ret'mauc _______________



Arta Muzeo de la Federacia Univesitato de Cearao

Martins Filho, fondinto de MAUC        La rolo de la arto kiel esenca faktoro por la kultura formado de societo estis perceptita de la nepridiskutebla vidado de la rektoro Antonio Martins Filho, kiam li kreis la Muzeon de Arto an la Universitato Federacia de Cearao (UFC).

Sede do MAUC em 1961        Venkinte konstraŭstarojn kaj kuniginte fortojn li inaŭguris la Muzeon de Arto de la UFC - MAUC, je la 25-a de junio 1961 kaj instalis ĝin en la kulturejo de Benfica (pr. "benfika"), antaŭ la UFC-Rektorejo, en la interkruciĝo de du grandaj avenuoj, kiuj ligas la nordsudan kaj okcidentorientan partojn de la urbo.

Zenon Barreto        Kun propa sidejo konstruita en 1965, MAUC trapasis sinsekvajn reformojn kaj pligrandigojn, ĉiam ekspoziciante eksterne la ĉemuran bildon "Flosoj", de Zenon Barreto. Servate de granda reto de kolektivaj transportiloj, ĝi staras flanke de aliaj kulturaj ejoj de la UFC, kiel Radio Universitata, Domoj pri Fremdaj Kulturoj, Kursoj pri Arkitekturo, Socia Komunikado, Historio, Bibliotekonomio, Arta Kino, kiuj kune konsistigas la Kulturan Poluson de Benfica.

Sede do MAUC em 1965 / Painel 'Jangadas', de Zenon        Suplementa organo kreita de la erzolucio n-ro 104, de la 18-a de julio de 1961, ligita al Vica Rektorejo de Etendo, ĝi subtenas la konstantan zorgon disvastigi kaj fortigi la Plastikajn Artojn en la Ŝtato, rolo, kiun ĝi observadas ekde ĝia fondiĝo, kiam ĝi stariĝis kiel grava centro pri antaŭgardado de la cearaa arta kulturo, ĉu de la esprimoj pli popularaj, ĉu ne tiuj de erudicia karaktero.

Painel 'Jangadas' de Zenon Barreto        Iomposiome ĝi disvolviĝis politikon pri artaj produktaĵoj, per senĉesa akceptado de dumtempaj eventoj, krom per malfermado de pedagogiaj vojoj al la pentra, desegna kaj gravura priinstruado, estante ĉi-terene unu el la pioniroj en la Ŝtato.
 





Rajtoj pri ĉi tiuj bildoj kaj enhavoj: Muzeo de Arto de la UFC
Pliaj informoj: Responsulo Savjo Sampajo